Ŝangu la kolorojn:
Eltirita el la proceso de Louise Michel (Luiz Miŝel)Versajlo, decembro 1871
Koncerne la bruligon de Parizo, jes mi partoprenis ĝin. Mi volis kontraŭi per flama barilo la invadantojn el Versajlo. Mi ne havis komplicojn por tio, mi agis proprainiciate. Oni diras ankaŭ, ke mi estas komplico de la Komunumo! Certe jes, tial ke la Komunumo volis antaŭ ĉio la socian revolucion, kaj la socia revolucio estas la plej kara el miaj deziroj; eĉ pli mi fieras pro esti unu el la iniciatintoj de la Komunumo, kiu neniel rilatas kun la mortigoj kaj la bruligoj: mi, kiu ĉeestis ĉiujn kunsidojn de la UrboDomo, deklaras, ke neniam ĉi tie temis pri murdoj aŭ bruligo. Ĉu vi deziras scii la verajn kulpulojn? Ili estas la policanoj, kaj pli poste, eble, lumo estiĝos sur ĉiuj tiuj okazaĵoj, pri kiuj oni pensas kompreneble kulpigi ĉiujn subtenantojn de la socia revolucio. (...) Sed kial mi defendus min? Kiel jam deklarite, mi malkonsentas tion fari. Vi estas viroj, kiuj baldaŭ juĝos min; vi estas antaŭ mi kun malkaŝita vizaĝo; vi estas viroj kaj estas mi nur virino, kaj tamen mi rigardas vin fronte. Mi ja scias, ke ĉio, kion mi dirus al vi, ne ŝanĝus ion ajn en via verdikto. Do, jen nura kaj lasta vorto, antaŭ ol sidiĝi. Ni ĉiam deziris nur la Revolucian triumfon; mi ĵuras tion nome de niaj martiroj falintaj en la kampo de Satory, nome de niaj martiroj, kiujn mi ankoraŭ laŭdegas laŭte ĉi tie, kaj kiuj iam ja trovos venĝanton. Refoje, mi apartenas al vi; faru el mi tion, kion vi ŝatas. Prenu mian vivon, se vi tiel deziras; ne mi pridisputus ĝin al vi eĉ momenton. (...) La kampon de Satory, kie jam falis miaj fratoj, mi postulas de vi, kiuj asertas sin kiel militkonsilantaron, kiuj montras sin kiel miajn juĝistojn, kiuj ne kaŝiĝas kiel la pardonkomisino, de vi, kiuj estas militistoj kaj kiuj juĝas antaŭ ĉiuj. Vi devas forpreni min el la socio; oni diris al vi ĉi tion fari: nu, la komisaro de la respubliko pravas. Ĉar ŝajnas, ke ĉiu koro, kiu batas por la libereco rajtas nur havi iom da plumbo, mi postulas mian parton! Se vi lasos min vivi, mi neniam ĉesos krii al venĝo, kaj mi denuncos al la venĝo de miaj fratoj la murdistojn de la pardonkomisiono... (...) Mi finis.... Se vi ne estas malkuraĝuloj, mortigu min... ankaŭ legebla ĉe: http://www.satesperanto.org/Eltirajxo-el-la-proceso-de-Louise.html |