Se vi ne satas la kolorojn
elektu alian stilon:

 

Alvenis birdeto
Lindulino sen nomo
Kvazaŭ sonĝo sen premo
En rigard' stranga rideto
 
Ŝi diris al mi
Vi maltrafis la vojon
Nun jam malfruas
Silentas la birdoj
 
Mi nur kantos por vi
La senliman, iom aĉan
Homvivon, kiu senĉese
Delogas kaj misgvidas
 
Mi komprenis vian ridon
Ho, sirena fiulino,
Kiam, sen vort', sen rid', sen plor'
Min englutis la abismo.

Eolando Hejmen